Olga Ŝiganskaja, gvidanto de la gazetar-konferenco:

 

ESTIMATAJ GESINJOROJ!

Mi salutas vin  nome de Organiza komitato de Ĉirkaŭmonda Karavano “INTERKULTURO”.

 

Irina Ŝmigol’, ano de organiza komitato de Ĉirkaŭmonda Karavano “INTERKULTURO”:

 

Dekomence mi volus rakonti al vi pri ĉefa ideo de nia laboro. Ni decidis fari tion altspirite-inspirece.

Vorto Kulturo laŭ sia deveno el malnovaj lingvoj signifas - Kulto de Lumo.

Ne ĉiuj havas kapablon montri Arton eksteren, tamen ĉiu havas eblon  senti la Belecon en la sino.

Unuiĝo  de la Homaro realiĝos surbaze de vera Beleco. Surbaze de vera scio efektiviĝos inter- rilatoj de popoloj. Kaj internacia lingvo de scio kaj de arta beleco estos kiel vera peranto de ĉi tiu unuuiĝo.

En nia interna evoluo ni devas senlace porti belecon kaj scion al vastaj popolajn amasoj, sub nobla signo de klerigado porti firme kaj energie, memorante, ke nun nin atendas la afero, kies esenco estas klara.

 Ni devas memori, ke altspirita aspekto de beleco kaj de scio finkuracos la homaron de pens-perversoj, enspiros en ĝin bazojn de personaj kaj sociaj valoraĵoj, malfermos la esencon de kreado kaj montros al popoloj vojon al altaj spirit-atingoj. Por tio homaro devas montri reciprokan bonvolemon, unuiĝon kaj estimon al diversaj vojoj de spirita serĉado, al la kunlaboro.

Simplaj kaj kompreneblaj estas homaj vortoj, sed pli simpla kaj pli komprenebla estas komuna lingvo de kreado per sia tuta mistereca konvinko.

Arto kaj scienco   ĝuste ĉi tiuj du motoroj estas tiu perfekta internacia lingvo, kiun bezonas embarasita tumultema homaro.

Fermitaj librodeponejoj estas kiel dorsflanke turnitaj pentraĵoj. Same ekstere de vivo staras arto kaj scio.

Kreado estas preĝo de spirito. Arto koro de popolo. Scio   cerbo de popolo. Nur per koro kaj saĝo povas unuiĝi kaj kompreni sin la homaro.

Ni povas opinii, ke montro de diverspopola individueco postulas ankaŭ diversajn formojn. Tamen unu kondiĉo estas konstanta por ĉiam: kondiĉoj de vivo devas esti ne nur civilizitaj, sed devas havi ankaŭ ecojn de kulturo.

Sed kiel transmeti en vivon ĉi tiun komprenon de kulturo? Certe, ne per vortoj kaj “ĥimeraj” projektoj. Nur per konscia laboro oni povas atingi realan rezulton. Estonta rikolto de ĉiuj forgesitaj eblecoj disfloros nur sur tereno de konscia elano.

Pere de kreado kaj scio ĉi tiu realeco de kulturo okupos la ĉefan lokon en la vivo. Ĝuste nun necesas kolekti ĉiujn fizikajn kaj spiritajn fortojn por koncentrita laboro. Kaj ĉiu aganto ne devas pensi, ke li aŭ ŝi estas negrava,  sed ĝuste por ĉiu estas malfermita la vojo al plej alta pinto.

Ne Babelturon konstruas la homaro. Ĝi volas ensorbi, plibeligi kaj fortigi belan vivon, kiun oni. Kaj pensoj, puraj kiel kolomboj, jam flugas tra tuta mondo.

Malferminte okulojn per beleco, elvokante junajn fortojn al vasta agadkampo, ni elektas sian sorton. En reala pena batalo la popoloj komencas kompreni, kial estas praktike kaj profite montri kaj gardi trezorojn de kulturo. La popoloj komencas kompreni, ke ĉi tiu nova aserto baziĝas nur sur hieroglifoj de saĝeco. Ĉar pasinto estas nur fenestro en estonton. Tra ĉi tiu fenestro venos hela ĝojo de ebleco alporti al amikoj novajn, pacajn eltrovojn de Beleco.

Kaj se vojoj de la interkomunikado transportos por interŝanĝo ne kanonojn kaj venenojn, sed belecon kaj helajn sciojn, do oni povas imagi, ke la mano ne leviĝos detrui ĉi tiujn donacojn de la Lumo.

Ĉiuj eblecoj de etike subaj vojoj jam estas uzitaj. Ni havas perfektajn venenojn. Ni havas pereigajn eksplodilojn. Ni havas mortigajn varm-radiojn. Ankaŭ la tranĉiloj estas tiel akrigitaj, ke kapablas eniĝi en ajnan koron. Priparoli la pacon ĉe tablo, sub kiu kaŝas sin la plej bona dinamito, ne estas tre agrable, ĉu ne? Kaj ne eblas helpi homaron, ĝis kiam la popoloj ne turnos sin al korekta, vera serĉado de la paco.

Ni memoras, ke en pasinteco dum Olimpiko oni ĉesis eĉ militi. Ĉu provu ni per kulturo enporti la pacon en vivon de la planedo?

Beleco kaj saĝeco. Ĝuste la preĝo de spirito levos landojn al la ŝtupoj de majesteco.

Ni devas rezigni de egoismo: paŝi ne nur laŭ vojo de Beleco, sed ankaŭ ĉiuflanke malfermi ĝin al proksimuloj. Per tio ni plenumos plej proksiman taskon de lumigo de Kulturosupreniĝo de spirito.

Unuiĝu ni per nevideblaj fadenoj de spirito. Ni al Vi sin turnas. Ni vin alvokas. Je la gloro de Beleco kaj scio kuniĝu ni!

 


Olga Ŝiganskaja, gvidanto de la gazetar-konferenco:

 

Hodiaŭ estas neordinara tago. Disvolviĝas la evento, kies grandskalo kaj graveco por la homaro estas eksterkompara. Internacia Junulara Krea Unuiĝo «GAUDEAMUS» inventis, precize - sintezis novan formon de internacia kunkreado sur tereno de arto, scienco kaj kulturo.

Ĝia projekto - Ĉirkaŭmonda KaravanoINTERKULTURO-  estas Olimpiko de kreado en plej vasta senco de tiu vorto. Tamen ĝi ne estas ordinara Olimpiko. Ĝi ne estas konkuro, sed  estas nevidita ĝis nun festo, festo de interkompreno. Ĉi tio estas nova kleriga formato de ricevo de scioj kaj de kulturaj atingoj.

Sintezante en si nacian kaj eksternacian, la Karavano estas nova vidpunkto al organizado kaj aranĝo de festivaloj, kiuj inkluzivas paralelajn evoluojn de du direktoj.

La unua - prezentado de verbeskajn, lingvajn specoj de arto: poezion, tradician teatron, kantojn, operon, varieton, muzikalojn, festivalojn de lingvoj kaj alfabetoj.

La dua – prezentado de tiuj specoj de arto kaj kreaj fenomenoj, kiujn eblas trakti kiel INTERNACIAJ LINGVOJ, NE POSTULANTAJ TRADUKON: festivalo de muziko; skulptaĵoj; dancoj; sporto; modo kaj beleco; meti-arto; karikaturoj, afiŝoj kaj bildstrioj; surtablaj kaj evoluigaj ludoj; infana kreado; floroj; bombonoj, tortoj kaj dolĉaj fantazioj; hejmaj bestoj; prestidigitaĵoj kaj cirka arto; desegnaj kaj senparolaj filmoj;  strata teatro kaj pantomimo k.t.p.

Vi nur imagu: grandiozaj paradoj de festivaloj! Ĉiuj pluaj aranĝoj en kadroj de la Karavano ankaŭ estos plenigitaj de festivala festa spirito.

Koncertoj, ekspozicioj sur subĉielaj podioj; lekcioj, majstro-atelieroj de famaj kulturagantoj kaj pedagogoj en mez- kaj superaj lernejoj; renkontiĝoj kun junularo, infanoj kaj iliaj gepatroj; seminarioj por pedagogoj kaj edukistoj, por aferuloj kaj komercistoj; “rondaj tabloj” por sciencistoj kaj soci- kaj religiaj agantoj, politikistoj kaj potenculoj; gazetraraj konferencoj kun ĵurnalistoj.

Kaj ĉio ĉi paŝos tra la tuta mondo: de Laponio ĝis Patagonio, tra Ganao, Uzbekio, Kosta-Riko. Entute 112 landoj partoprenos la Karavanon.

Kompare kun sportaj Olimpikoj, kiuj okazas unufoje dum kvar jaroj, ĉi tiu kultura Olimpiko karavanos de lando al lando dum 12 jaroj senpaŭze. Kaj ĉi tiu fantasta laŭ esenco projekto estos malfermita por ĉiu: ne estas aĝaj limigoj (en kiu Olimpiko partoprenus 3-jaraj infanoj aŭ spertegaj 90-jaraj geavoj?); ne estas seksaj limigoj, limigoj laŭ socia stato, religio, politikaj vidpunktoj k.t.p.

 Paroprenantoj en preparaj agoj formos internacian spacon de kreemo kaj kunlaboro – buntan festivalon de kulturoj «ESPERANTO», kiu karavane iros de lando al lando, estante ĉiam kaj ĉie alirebla en ttt-ejoj. Ĉiu paŝo estos montrata en ttt-ejo de Karavano en lingvo de la lando, kie ĝi okazas, kaj ankaŭ en la internacia lingvo Esperanto, el kiu la karavanaj informoj estos tradukita al la lingvoj de la landoj-partoprenantoj.

 

Nun mi volas prezenti al vi la Organizan Komitaton de la Karavano:

 

Vladimir Soroka inicianto, motoro  kaj ĝenerala produktoro de la Karavano, Prezidanto de internacia organiza komitato de la Karavano, fondinto de Intarnacia Junulara Krea Unuiĝo GAUDEAMUS; aŭtoro de projektoNABAT* - GARDU LA KULTURON”, fondanto kaj gvidanto de Internacia Centro de Prilaborado kaj Enkonduko de Avangardaj Komunikadaj Teknologioj, komponisto, dirigento, fondanto kaj gvidanto de internacia muzika studio por sonoregistrado “Magpie production” 

 


* NABAT  (el la rusa) – alarma sonorado. Ĉi tie estas siglo de Naciaj Asembleoj de Bonfaraj Asocioj kaj Societoj

 

(u.Stokgolmo, Svedio); organizanto kaj produktoro de internaciaj festivaloj de kulturo, aŭtoro de internacia propedeŭtika etik-lingvistika kurso «SEPTIMA».

Jurij Soroka - ano de internacia Organiza komitato de la Karavano, reprezentanto de Infana-Junulara Direkto de Internacia Junulara Krea Unuiĝo «GAUDEAMUS»; pedagogo, kunfondanto kaj konsultanto-prilaboristo de Krea Laboratorio de Internacia Centro de Prilaborado kaj Enkonduko de Avangardaj Komunikadaj Teknologioj; reprezentanto de Skolta Esperanto-Ligo en Ukrainio; kunaŭtoro de internacia projektoAmikeco sen limoj”; kunfondanto kaj kunordiganto de internacia movadoPor infanoj de la mondo - komunan lingvon!”

Mikaelo Lineckij - ano de internacia Organiza komitato de la Karavano; reprezentanto de UEA (en oficialaj rilatoj kun UNO kaj UNESKO) en Kijivo; Gvidanto de Societo de subteno kaj defendo de ukraina kulturo «Espero»; reprezentanto de Intarnacia Junulara Krea Unuiĝo «GAUDEAMUS» en kontaktoj kun UEA; ĉefa konsilanto de internacia Organiza komitato de Ĉirkaŭmonda karavanoINTERKULTUROen kontaktoj kun lingvistika-kulturaj komisioj de Eŭroparlamento kaj UNESKO.

Eŭgenija Slovaĉevsjka - ano de internacia Organiza komitato de la Karavano; Vicgvidanto de Societo de subteno kaj defendo de ukraina kulturo «Espero»; redaktoro de tutukraina revuoEsperanto por jnfanoj”; ĉefa konsilanto de internacia Organiza komitato de la Karavano en lingvistika-humanismaj taskoj kaj edukado.

Irina Ŝmigol - ano de internacia Organiza komitato de la Karavano; oficiala reprezentanto de Internacia Junulara Krea Unuiĝo «GAUDEAMUS» en kontaktoj kun internaciaj sociaj movadoj kaj organizoj; ĉefhelpanto de la Prezidanto de internacia organiza komitato de la Karavano; ano de gazetar-servo de la Karavano.

Olga Ŝiganskaja - ano de internacia Organiza komitato de la Karavano; oficiala reprezentanto de Internacia Junulara Krea Unuiĝo «GAUDEAMUS» en kontaktoj kun gazetaro; gvidanto de sekcio de  organizado de gazetar-konferencoj de internacia Organiza komitato de la Karavano. 

Kaj nun - pli detale pri la Karavano.


Mikaelo Lineckij

 

Dum multaj jaroj estis preparata bazo por efektivigo de la projekto – Ĉirkaŭmonda Karavano “INTERKULTURO”. Kiel antaŭperparojn eblas konsideri la unuajn projektojn de Internacia Junulara Krea Unuiĝo “GAUDEAMUS” el 1997-1999 jaroj: “Art-Babelo”, “Studenta Babelo” kaj “Produktora Insulo”.

Laboro pri la projekto “Ĉirkaŭmonda karavano ‘INTERKULTURO’” komenciĝis ankoraŭ en la 1998 jaro kiel kultur-kleriga ago en la tutmonda skalo.

Nun la Internacia Organiza komitato de “Ĉirkaŭmonda KaravanoINTERKULTURO’” por efektivigi internaciajn inform-komunikajn bezonojn de la Karavano tra la mondo, uzas evoluintan dum 118 jaroj kaj plifortigitan dum lastaj 10 jaroj komputilan retonInterreto”,  infrastrukturon de centoj da regionaj kaj 214 internaciaj kaj naciaj Esperanto-kluboj, muzeoj, fondusoj, centroj,  komitatoj, organizoj, ligoj, asocioj, akademioj, societoj ktp.

Do, la preparlaboj kaj la efektivigo de “Ĉirkaŭmonda KaravanoINTERKULTURO’” apogos sin al kunlaboro kun certaj internaciaj unuiĝoj, kiuj funkcias sub UEA, kiu havas statuson de Oficialaj interrilatoj kun Uno kaj UNESKO, fondita en la 1908. Listigi ili mi ne emas – ili ĉiuj estas listigitaj en viaj dokumentpakaĵoj.

Mi volas danki s-ron Vladimir Soroka pro lia Projekto. Ĝi estis atendata. Pli ambician kaj samtempe bone pripensitan projekton mi nenian kaj nenie spertis. Por mi persone, kiel por delegito de la plej malnova en la mondo internacia pacprizorganta organizaĵo, estas agrable konscii, ke ĉi tiu laboro de Vladimir pri sukcesa efektivigo de liaj diversaj neimageblaj internaciaj kulturologiaj projektoj, kiujn mi havis eblecon observi ekde 1985 jaro en vilaĝo Neĉiporovka (100 km de Kijivo), Moskvo, Stokholmo nun havas tian logikan daŭrigon kiel preskaŭ perfekta, matura, reala projekto “Ĉirkaŭmonda karavano ‘INTERKULTURO’”…

Mi volus aldoni, ke mi certas, ke same kiel mi, la projekton malpacience atendas UEA-Delegitoj en 112 landoj de la mondo, atendas por operacie krei la kondiĉojn por ĝia efektivigo.

Kiel unu  el la atutoj de la Projekto mi konsideras tiun facilecon, kun kiu ĝi neŭtraligas en la nacioj timon de aŭtentika nacia embarasiĝo, tiom disvastigita hodiaŭ ne nur en Eŭropo, sed en la tuta mondo.

En la nivelo de la “popola diplomatio” ĝi neŭtraligas agresecon de de multaj popoloj rilate al tiuj lingvoj, kiuj prenis por si kuraĝon nomi sin internaciaj, kreante per tio politikan kaj ekonomian premon al tiuj ŝtatoj, kies lingvoj ne povas pretendi al tiu rolo. Historie aŭ preskaŭ historie kreiĝis kondiĉoj kiam ege necesas entrepreni iujn agojn por plibonigo de kulturo en la rilatoj inter nacioj. Tial la projekto “INTERKULTURO” estas modelo de tiu kiel necesas solvi la plej akrajn internaciajn kaj interkonfesiajn problemojn, ne naskiĝante la novajn. De Baltio ĝis Hispanio, de Pollando ĝin Uzbekio la popoloj volas vidi sin liberaj, sendependaj, egalrajtaj.

Ni havas tiom multajn internaciajn lingvojn, kiuj unuigas nin – Scienco, Arto, Mondo, Beleco, Kreado, Amikeco… tiom multas vojoj al la kunkreado. La Karavano “INTERKULTURO” unuigas ilin – sed samtemper restas kiel unu el tiuj vojoj.

Mi sentas grandan estontecon de la Projekto, tial mi petas subteni ĝin, kiu kiel povas. Dankon.