Jurij Soroka:

 

Mi rakontos al vi pri etapoj de la preparperiodo.

         Dum la unua jaro ni supozas krei naciajn kaj regionajn Organizajn Komitatojn (OK) por preparo kaj okazigo de la Karavano. En ĉiu el ili estos interesitaj kaj konsentaj labori por preparo kaj okazigo la Karavano reprezentantoj de la potenco, kulturo, klerigo, komerco, sociaj kaj neformalaj organizaĵoj.

Dum la dua jaro la kreitaj naciaj kaj regionaj OK-j, ĉiuj en sia nivelo komencos prepari aranĝojn de la Karavano: gazetarajn konferencojn, “rondajn tablojn”, seminariojn, koncertojn, ekspoziciojn, paradojn de festivaloj.

Dum la tria jaro de la preparado estas planate okazigi apartajn naciajn festivalojn laŭ la internacia karavana koncepto, kiuj celas konsciigon al plimulto de la homoj gravecon de la interkultura temo en la homaj interrilatoj, precipe en la internaciaj.

En u.Kijivo de OK estas planitaj la aranĝoj, kiuj pereiode okazados dum tuta prepara periodo.

Februare 2006 okazos:

             Ĉiulunde – prezento de la Projekto, respondecas Ju.Soroka

             Ĉiumarde – seminarioj pri partopreno en la Karavano, respondecas V.Soroka

                 Ĉiumerkrede – “rondaj tabloj” pri preparo de la Karavano, respondecas E.Slovaĉevskaja

             Ĉiuĵaŭde – NABAT  “Defendu la kulturon” respondecas M.Lineckij

  Ĉiuvendrede – renkontiĝoj de OK de la Karavano kun ĵurnalistoj kun rakonto pri paso de la                   preparlaboroj en diversaj landoj, respondecas I.Ŝmigol’

             Ĉiusabate – kunsido de OK, respondecas O.Ŝiganskaja

La plano de la agado estas en viaj dokumentpakaĵoj

Kaj nun mi tuŝu temon kiel oni subtenu nin.

La subtenoj havas 4 specojn:

La ŝtrata – ĉar ni agas enkadre de UN- kaj UNESKO-programoj “Dekjariĝo de packulturo”;

Sponsora ĉar internaciaj agoj kiel fesivaloj, ekspozicioj kaj koncertoj de unu flanko postulas kaj de la alia – allogas interesitajn pri reklamo organizaĵojn kaj komerc-strukturojn;

Privata – ĉar ĉiu el la ĉeestantoj jam helpas nin. De la OK estas prilaboritaj allogaj sponsoraj dokumentoj pri subteno de niaj agoj, kiujn ni okazigos dum trijara preparo de la Karavano. Pli detale pri specoj de la sponsora helpo ni rakontos ĉiumarde dum seminarioj pri partopreno en Karavano.

La kvara speco de la subteno – helpo de la Internacia movado “Defendo de naciaj lingvoj kaj kulturoj”, kies parto estas ankaŭ ni. Tio ĝenerale estas aparta temo, kiun ni plezure diskutos dum niaj Asembleoj “NABAT – defendu kulturon” ĉiuĵaŭde ekde 25.01.2006, t.e. kiam okazos solena enmanigo de la unuaj dokument-pakaĵoj de la Karavano al diplomatoj kaj ambasadoroj de diversaj ŝtatoj, funkciantaj en Ukrainio, sed pri tio pli detale rakontos Eŭgenia Slovaĉevskaja.

La OK laboras en streĉa reĝimo, tial ajna helpo estas akceptata kun ĝojo. Duono de la OK estas kijivanoj, tial ni esprimas nian dankon al Irina Kroŝko – gvidanto de Kongreso de invalidoj, kiu disponigas por ni ejon. Krome ni esprimas nian dankon al: la direktoro de Centro de junulara teknika kreado Oleksandro Tiĥopij, la direktoro de liceo # 38 Irina Kozina, la direktoro de Ukraina Centro de la popola kulturo “Muzeo de Ivan Gonĉar”  Petro Gonĉar, direktoro de Muzeo “Ĉernobil” Anna Korolevskaja.

Ni planas vastigi la OK, tiaj simila helpo estas bonvena. Krome ni dankas personojn kaj organizaĵojn, kiuj disponigas por ni oficservojn, telefonan, faksan kaj Interret-konekton. Nian dankon al vi.

Detale demandojn pri ajna subteno operacie ni diskutos ĉiumarde en la seminarioj pri partopreno en la Karavano (la gvidanto estas V.Soroka).

De Internacvia movadoDefendi naciajn lingvojn kaj kulturojndum preparo kaj okazigo de la Karavano estos kreataj internaciaj organizaĵoj, kiuj havos ekskluzivan signifon kaj por kultura dialogo inter fakuloj el diversaj agadsferoj, kaj por kreo de vere potencaj tutmondaj organizaĵoj kun tre vasta reprezento por serĉado de vojoj reguligi aktualajn problemojn de la homaro.

Facila, ĝusta, riĉa komuna lingvo, kiun uzos la partoprenantoj, metos ilin en egalajn kondiĉojnili ĉiuj interkomunikiĝos kiel egaluloj.

Ĉi tiuj organizaĵoj estas dividitaj je du branĉojn: la unua estas Amikeco, la dua – Kreado.

       La unua branĉo estas prezentita de unu organizaĵo. Ĝi havos komunan membrecon kaj komunan nomon – “Amikeco sen limoj”. Kunordiganto de ĝia kreo nome de Internacia movado Defendi naciajn lingvojn kaj kulturojn estas promociita mi. Ĝi estas infan-junulara organizaĵo de kluba tipo. Kiel membroj de la organizaĵo povas esti adoleskoj, junularo, ankaŭ adoltoj, familioj, rondetoj, grupoj, lernejoj, organizaĵoj, kiujn allogas la nocio Amikeco kaj kiuj komprenas, ke amikeco kaj amo estas agrabla ligo inter koroj de la homoj. La ĉefa aranĝo de la organizaĵo  estos Festivaloj de amikeco de nova tipo.

             La dua branĉo estas prezentita de tri organizaĵoj: “Scienco sen limoj”, “Arto sen limoj”, “Komerco sen limoj”. Celo de ilia kreo – kreo de la tutmonda vere demokratia organizaĵo de la plej humanaj fakuloj kun vasta reprezenteco el ĉiuj landoj kaj subteno de la preparo kaj okazigo de la “Ĉirkaŭmonda karavano ‘INTERKULTURO’”.

             Ĉi tiuj Internaciaj kluboj dum 15,5 jaroj, dum kiuj daŭros preparo kaj okazigo de la Ĉirkaŭmonda karavano, havos konstantan interkomunikadon en multnombraj “rondaj tabloj” kaj aliaj forumoj interkonatiĝos kaj diskutos proponojn pri aktualaj taskoj, kiujn havas la homaro.

Ekde tiu momento al la Ĉirkaŭmonda karavano “INTERKULTURO” aliĝos per la plej aktivaj agantoj de kreaj fakoj, antaŭ ĉio el tiuj landoj, en kiu oni reeĥos al proponoj de la iniciantoj kaj organizantojn de la Karavano kaj aliĝos al preparo de ĝia okazigo en la respektiva lando. Ĉiuj aranĝoj, kiujn ni okazigos enkadre de la Karavano, estos respegulitaj en la gazetaro de ĉiuj kontinentoj.

Ni esperas je Dia helpo al nia komuna aranĝo, por ke ĉiu lando, kiu ekzistas sur la Tero povu kontribui al komunaj atingoj de la homaro por bono de ĉiuj homoj de la planedo.

 

Eŭgenia Slovaĉevskaja

 

             Ni faris antaŭlaboron por traduki la projekton Ĉirkaŭmonda karavano “INTERKULTURO” al la naciaj lingvoj. Tio estis farita dum nia kelktaga partopreno en la UK-90 en Vilno, Litovio. Reprezentantoj de diversaj landoj ricevis de ni tekston de la projekto, kiun ni petis traduki al iliaj naciaj lingvoj. Estas planate la unuaj venintaj tradukoj solene enmanigi al ambasadoroj kaj konsuloj en la muzeo “Ĉernobil” la 25.01.2006 je la 15 horo.