

|
INFORM-KOMUNIKO pri la unuaj prepar-agoj de Ĉirkaŭmonda karavano “Interkulturo” ESTIMATAJ GESINJOROJ! |

|
La 22.09.2005 je la 15 horo en u.Kijivo en ejo de Ukrainia centro de nacia kulturo – Muzeo de Ivan Gonĉar - enkadre de Internacia projekto de UN kaj UNESKO “Dekjariĝo de packulturo” kaj de Internacia movado “Por defendo de Naciaj Lingvoj kaj Kulturoj”, okazos gazetara konferenco de organizantoj de Ĉirkaŭmonda Karavano “Interkulturo” Ĉirkaŭmonda Karavano “INTERKULTURO” estas eksterkonfesia, eksterpolitika, eksterkomercia, senprofita inform-kleriga ago. Ĝia ĉefa celo estas – fortigo de paco inter la homoj de diversaj landoj kaj nacioj, kredoj kaj politikaj vidpunktoj helpe de interŝanĝo per kulturaj atingoj. Karavano, kiu komenciĝos post 3,5 jaroj kaj dum 12 jaroj pasos tra 112 landoj de la mondo kaj laŭ la paciga signifo egalos al Olimpiko, dum okazigo de kiuj en malnova tempo oni eĉ ĉesis militi. Ĉiujare en la mondo okazas multaj kultur-klerigaj aranĝoj. Sed unuafoje diversaj direktoj en scienco, kulturo kaj arto unuiĝos sub la sama tegmento – Ĉirkaŭmonda Karavano “INTERKULTURO”, kiu inkluzivas: grandiozajn paradojn de la plej diversaj laŭ la direktoj festivaloj; koncertoj, ekspozicioj sur subĉielaj podioj; lekcioj, majstro-atelieroj de famaj kulturagantoj kaj pedagogoj en mez- kaj superaj lernejoj; renkontiĝoj kun junularo, infanoj kaj iliaj gepatroj; seminarioj por pedagogoj kaj edukistoj, por aferuloj kaj komercistoj; “rondaj tabloj” por sciencistoj kaj soci- kaj religiaj agantoj, politikistoj kaj potenculoj; gazetraraj konferencoj kun ĵurnalistoj. ----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------- Kial ĝuste Ĉirkaŭmonda Karavano “INTERKULTURO”? Interkulturo ligas kaj unuigas diversajn naciojn -tio estas kulturo de internaciaj interrilatoj, kulturo de konduto, kulturo de komunikado kaj de tolerema rilato al alia mondkoncepto. Tial slogano de la Karavano, ĝia ĉefa ideo – “Paco kiel celo, Kulturo – kiel rimedo”, kaj la fundamenta programo de la agado estas interŝanĝi artaĵojn de ĉiuj fakoj kaj sciencajn novaĵojn, reciproke konatiĝante kun spiritaj valoraĵoj de ĉiuj popoloj. Origino de Ĉirkaŭmonda Karavano “INTERKULTURO” Prilaboro de la projekto Ĉirkaŭmonda Karavano “INTERKULTURO” estis lanĉita en 1998 kiel ago de la tutmonda signifo. Nun la internacia Organiza Komitato (OK) de “Ĉirkaŭmonda karavano “INTERKULTURO”” por efektivigo de inform-komunikaj bezonoj de la Karavano tra la mondo uzas evoluintan dum 118 jaroj kaj plifortigitan dum lastaj jaroj de tutmonda komputila “Interreto”, infrastrukturon de centoj da regionaj kaj 214 internaciaj kaj naciaj akademioj, institutoj, lernejoj, muzeoj, bibliotekoj, kluboj, fondusoj, servocentroj, entreprenoj, komitatoj, organizoj, ligoj, asocioj kaj societoj. Preparado de la Karavano En u.Kijivo la OK planas vicon da preparaj agoj, kiuj estos periode okazantaj dum 3,5 jaroj ekde 1 de novembro 2005. Februare de 2006 okazos ĉiulunde – prezentoj de Ĉirkaŭmonda Karavano “INTERKULTURO”, ĉiumarde - seminarioj pri partopreno en la Karavano, ĉiumerkrede – “rondaj tabloj” pri preparo de la Karavano, ĉiuĵaŭde – NABAT* (Naciaj Asembleoj de Bonfaraj Asocioj kaj Societoj) “Defendu la kulturon”, ĉiuvendrede – “brifing”-oj de la Karavan-organizantoj, dum kiuj la ĵurnalistoj ricevados informojn pri paso de ĝia preparo en diversaj landoj, ĉiusabate – kunsido de OK. Organizantoj de la agado: OK de Ĉirkaŭmonda Karavano “INTERKULTURO”, Internacia Junulara Krea Unuiĝo “GAUDEAMUS”, Internacia movado “Por defendo de naciaj lingvoj kaj kulturoj” – Volodimir Soroka (poŝtelefono 8-097-7802602), UEA-Delegito por Kijivo – Mikaelo Lineckij (8-068-7069576), Societo por subteno kaj defendo de ukraina kulturo “ESPERO” – Eugenia Slovaĉevskaja (8-068-7069548), Asocio “Mondo.Belo.Kulturo.” – Valentina Sazonova (8-044-5924532 dume nur en la ukraina kaj la rusa). Informservo de OK: Irina Ŝmigol’ (poŝtelefono 8-066-1796383) Plena teksto de la komuniko estas tradukata kaj baldaŭ aperos en la reto Registro de la ĵurnalistoj estas nepra.
|