|
Informa agentejo de Ĉirkaŭmonda Karavano «INTERKULTURO» apelacias al aktivaj fortoj en diversaj agadsferoj de la homoj kaj de la socio, kies agaddirektoj respondas al paciga eko-kulturologia koncepto de la Karavano; informas naciajn kaj internaciajn projektojn, kiuj aktive influas al formado kaj evoluigo de pozitiva mondokoncepto kaj kontribuas al partopreno de interesitoj en agoj de la Karavano en siaj landoj aŭ eksterlande; disponigas informan subtenon por organizaĵoj, movadoj, kluboj, institucioj, fondusoj, projektoj, kiuj ne havas propran informan aŭ publikrilatan agentejon, kies agoj havas tolereman, kulturklerigan, vivsubtenan karakteron. Internacia organiza komitato por preparo kaj okazigo de Ĉirkaŭmonda Karavano “INTERKULTURO” invitas al la kunlaboro kaj lanĉo de Centroj de la Informa agentejo de Ĉirkaŭmonda Karavano “INTERKULTURO” en la landoj-partoprenantoj. Proponojn pri la kunlaboro bonvolu sendi al la e-poŝto [email protected] . |
|
Kiel organo de Internacia organiza komitato por preparo kaj okazigo de Ĉirkaŭmonda Karavano «INTERKULTURO» kaj kiel informilo de Internaciaj pacigaj projektoj kaj movadoj |
