


|
Datoj de la festivalo: en Kijivo — 22-26 -an de aprilo 2009 jaro. Lokoj por okazigo de la anticipaj lingvo-festivaloj: Belgio Bruselo, Antverpeno Irlandio: Dublino Luksemburgio: Luksemburgo Rusio Ĉeboksaro, Ivanovo, Moskvo, St.Peterburgo Usono: Ilinoiso Ukrainio: Berdjansko, Odeso, Kijivo Finnlando: Uvaskulo Svedio: Vesterozo Laŭ la formo Internacia festivalo en Ukrainio 2009 enhavos iom da parolaj ĝenroj: prezento de alfabetoj kaj lingvoj, konatigo kun historio de vortoj, festo de fabeloj kaj lulkantoj, fersto de popolaj kantoj. Tia moderna formo de sintezo de sciencaj, edukaj kaj kultur-artaj aspektoj de unu flanko stimulas interson de homoj al historio de sia gento, nacio, estimon al kulturaj tradicioj de la praavoj, interesoĝo pri landesplorado kaj de la alia – konatigas kun lingvaj kaj kulturaj tradicioj de la najbaraj landoj surfone de lingva diverseco de Teranoj. Partoprenontoj. Lingvofestivalon kutime oni okazigas ĉe aktiva partopreno de lernantoj kaj studentoj, sciencistoj kaj instruistoj de katedroj de lingvistiko, landesplorado, historio kaj kulturologio de lernejoj, institutoj kaj universitatoj, reprezentantoj de minoritatoj, ambasadoj kaj diasporoj, reprezentantoj de UNESKO, agantoj de kulturo kaj arto, vojaĝantoj, ĵurnalistoj, kiuj havas grandan intereson al la menciitaj temoj. |

|
Kiel emblemo de Internacia festivalo de lingvoj en Ukrainio fariĝis ombrelo, kies desegnon estis farita enkadre de internacia projekto "Modelo21: kulturaj transformiloj", realigita de Centro de evoluo "Demokratio pere de kulturo” far teamo “Dezajnistoj de toleremo" el urbo Melitopol, kiuj imagis multnacian urbon, en kiu pace kunekzistas reprezentantoj de pli ol 100 naciecoj. |
|
Ideo de la festivalo. Reprezentantoj de deversaj nacioj kaj etnoj per fascina kaj populara formo prezentas siajn lingvojn kaj kulturojn cele interesigi la spektantojn. Atenton! Prezentantoj de lingvoj jam hodiaŭ povas anonci sin pri prezento de la lingvo, plenigi la partopren-enketon en paĝaro de organizanto de la unua tago de festivalo en Kijivo – Tago de lingvoprezentado. Limdato por sendi la enketon estas la 21.03.2009. |
|
PARTNERECO EN UKRAINIO |
|
CONSISTO de ORGANIZA KOMITATO |
|
PREPARADO EN UKRAINIO |
|
INTERNACIAJ MOVADOJ |
|
JAROJ 2005-2007 >>> |
|
INTERNACIA NIVELO |
|
NACIA NIVELO UKRAINIO |
|
INTERNACIA RETO |
|
JAROJ 2008-2009 >>> |
|
Internacia Festivalo de lingvoj «EKOLOGIO DE KOMUNIKADO» en Ukrainio |
|
LA PREPARADO de LF |
|
INTERNACIA SPERTO |
|
KULTURAJ |
|
2008 jaro |
|
printempa Tutukrainia 18-20-an de aprilo 2008 jaro |
|
Regiona formato de lingvo-festivalo. En la 2008 Tutukrainia lingvo-festivalo unuafoje en historio de lingvo-festivaloj pasis samtempe en kelkaj urboj de la lando. Speciale por tio far OK de Ĉirkaŭmonda Karavano “INTERKULTURO” estis ellaborita regiona mini-formato de la festo, kiu inkludis nur du formojn: prezenton de alfabetoj kaj lingvajn teritoriojn. Tiaj mini-festivaloj povas esti okazantaj en negrandaj urbetoj eĉ tiam, kiam temas pri negranda kvanto da lingvoj. Lingva teritorio – estas loko, kie en amikeca etoso kolektiĝas dezirantoj interkomunikiĝi per unu lingvo. Tie okazas lingvaj kvizoj, oni lokigas pitoreskajn standojn, sonas aŭtentika muziko, estas kuirataj bongustaj naciaj manĝaĵoj. Kutime la homoj, kiuj venas tien surmetas naciajn vestojn konforme al la kulturo de la lingva teritorio. Pli detale pri Internacia lingvo-festivalo en Ukranio: Eugenia Slovaĉevskaja poŝt. +380 63 849 31 98, [email protected] Vladimir Soroka +380 44 587 62 97, poŝt. +380 97 780 26 02, info@interkulturo.info |