Tio estas tutukrainia du-etapa ago enkadre de la Internacia movado “Defiendo de naciaj lingvoj kaj kulturoj” kun partopreno de lernejoj de Kievo. La prizorganto kaj organizanto estas Junulara Unuiĝo “GAUDEAMUS”. Aŭtorizita formato de Ĉirkaŭmanda Karavano “INTER-KULTURO”.

Periodo de la ĉefa ago: 25-28.04.2007.

 

 

 

La I-a etapo de la projekto “LINGVA ARBO”

(nivelo de lernejo) ĝis la 20.04.2007

 

         Celo de la unua etapo de la projekto “LINGVA ARBO” pliproksimigi pedagogojn kaj edukistojn kun la gepatroj per iniciatigo de intereso al la lingva historio de propra gento, al granda kvanto da lingvoj en la mondo kaj al ilia beleco.

    Kreo de la genta lingvo-arbo de la lernanto – ĉiu lernanto esploras helpe de siaj gepatroj, parencoj kaj la najbaroj nomojn de lingvo, kiujn posedis aŭ uzis anoj de la gento kaj konstruas sian lingvo-arbon, kies branĉoj respegulas ĉiun anon de la familio aŭ de la gento kaj la folioj – lingvojn, kiujn ili uzas aŭ uzis.

 

· Formigo de la genta lingvo-arbo de la klaso: la infanoj kreas ampleksan aplikaĵon aŭ ampleksan maketon de la arbo kun folioj, kies branĉoj estas lingvaj grupoj kaj la folioj – lingvoj, en kiuj parolis/as anoj de la lernanta gento.

· Formigo de la genta lingvo-arbo de la lernejo.

· Aŭkcio de scioj “LINGVA TREZOREJO DE AFABLAJ VORTOJ”.

 

Al la partoprenantoj estas proponata nomi laŭeble plej grandan kvanton da lingvoj, en kiujn ili povas diri vortojn aŭ frazojn pri la temo “Salutado”, “Amo”, “Paco”. Tiu, kiu sukcesos fari tion en plej granda kvanto da lingvoj, laŭtlegas al la ĉeestantoj la vortojn aŭ frazon en unu el ili. Partoprenantoj en la aŭkcio devas konjekti la lingvon. Ĉeestanto de la lingva ago (lingvo-instristoj, gastoj, reprezentantoj de la sponsoroj ktp) helpas en okazigo de la aŭkcio, subtenas la infanojn kaj distingas la plej aktivajn.

 

 

La II etapo de la projekto “LINGVA ARBO”

(La urba nivelo)  25 – 28 de aprilo 2007

 

             La dua etapo de la projekto LINGVA ARBO estas dediĉita al veno en Kievon de fama kulturaganto JoМo (J-M.Leclerq, Tuluzo, Francio).

 

                 JoМo-FEST – estas sintezita fest-ago en Kievo. La festo konsistas el diversaj laŭ la enhavo kaj formo agoj,  kiuj (ankaŭ “LINGVA ARBO DE LA URBO”) estas ligitaj kun JoМo, lia kreado kaj socia agado, lingva kaj natura varieco.

        

             Fina parto de la JoМo-FEST – subĉiela koncerto kiun partopreno de JoМo kaj art-kolektivoj de Ukrainio la 28.04 en la Mariina partko de Kievo.

 

La projekton subtenas ankaŭ aliaj urboj de Ukrainio.

Tradukita de Interkluba Ligo
de Ukrainiaj Esperantistoj-Aktivuloj (ILUEA)

LINGVA  ARBO

DE MIA URBO