INFORMA PAĜO №1

 

GAUDEAMUS en Ukrainio
Oni instruas esperanton en Kievo dum 7, 5 aŭ …3 tagoj!

«Ĉirkaŭmonda Karavano» prepariĝas starti!

Naskiĝtaga koncerto de JoМo en Kievo transmetitas al printempo!

Internaciaj movadoj sur “Majdan” - “Placo de Sendependeco”.          

 


Informagentejo de Ĉirkaŭmonda Karavano «INTERKULTURO» en Ukrainio:+380 97 780 26 02  interkulturo@gmail.com

 

 

ESPERANTON DUM TRI TAGOJ

En Kievo okazis unika lingva eksperimento

Vladimir Soroka (maldekstre) okazigis sian eksperimenton kun la grupo de pilgrimoj

Dum la ago V.SOROKA instruis grupon da ekster­landanoj laŭ sia metodo, reduktinte ĝian bazan 7-tagan studo-daŭron ĝis 3 tagoj. La eks-perimentanto proponis partopreni en sia kurso al grupeto da pilgrimoj, kiujn li renkontis sur la ĉefplaco de Kievo - Placo de Sendependeco. Kvin pilgrimoj el diversaj mondopartoj kon­sentis subiĝi al la ekster­ordinara kurso.

Ekde vendredo ĝis dimanĉo (28-30.07.2006) Vladimir instruis ilin per parola trejnado nure en Esperanto, sen la traduko. Krom tio, tri el la kvinopo scipovis po tri eŭropaj ling­voj de la sama lingva grupo.

La eksperimenton obser­vis UEA-Delegito por Kievo Mikaelo LINECKIJ. Dum la fina gazetara konferenco V.SOROKA demonstris al la ĵurnalistoj la lingvan nivelon senpere. Ĉiuj dezirantoj povis demandi la studintojn, kiuj sen­probleme respondis en Esperanto.

Intensive Originalan agon okazigis en la ĉefurbo de Ukrainio Kievo pedagogo-instruisto Vladimir SOROKA, aŭtoro de rapida metodo por studi Esperanton sub la nomo: "Septima aŭ studado de Esperanto dum 7 tagoj". Lunde (31.07.2006) vespere li pre­zentis rezulton de malferma internacia lingva eksperimento "Esperanton dum 3 tagoj – interkomuni­kadu facile!".

Text Box: Eugenia Aleksandrova, ĵurnalo “15 minutoj”, Kievo, eldonkvanto 100 000 ekz.

 

 

______________________________________________________________________________

 

 

 

 

 

 

Naskiĝtaga koncerto de JoМo en Kievo transmetitas al printempo!

Ho, amikoj, vi ĉiuj estas al ĝi kore invitataj!

 

Internacia Junulara Krea Unuiĝo “GAUDEAMUS” kune kun Informagentejo de Ĉirkaŭmonda Karavano «INTERKULTURO» kore invitas ĉiujn adorantojn de JoМo al lia festo-tago. Tiuj, kiuj ne sukcesos veni al Kievo ĝustatempe, bonvolu havi eblecon viziti ĉi aranĝon Interrete.

 

Naskiĝtago de franca trubadoro Jean-Marq Leclerq (JoМo) okasos en centro de ĉefurbo de Ukrainio - Kievo. Tio okasos ne aŭtune kiel ĉiuj alkutimiĝis sed printempe. Kial? Ho, tio estas dume sekreto. Dum tuta la JoМo-tago ne komparebla kultura JoМo-programo atendos vin:

 

11.00 plantado de JoМo-arbo en la AleoEsperantoenSkvaro de interpopola amikeco

13.00 klerig-distra surstrata ago por ĉiuaĝulo “Lingva arbo”, okazonta kune kun la iniciinto de Lingvaj Festivaloj – JoМo en kadro de Internacia movado “Por infanoj de la planedo – komunan lingvon!”

16.00 gazetar-konferenco kun JoМo kaj kun organizantoj de JoМo-festo

17.00 prezento de okcitan-lingva libro “Ukrainio” verkita de JoМo enkadre de Internacia movado “Por defendi naciajn lingvojn kaj kulturojn”

18.00 festotablo por ĵurnalistoj kaj por JoМo-gastoj

20.00 JoМo-koncerto surplaca

22.00 JoМo-BUM

 

Antaŭ kaj post JoМo-tago OK preparas specialan programon por e-gastoj. Detala informo pri la aranĝo aperos post 10.10.2006 sur retpaĝo www.interkulturo.info  OK - telefono: +380 97 780 26 02,  rete:  [email protected]

 

Referencoj al Informagentejo de Ĉirkaŭmonda Karavano «INTERKULTURO» kaj al la aŭtoroj nepras.    www.interkulturo.info

«Ĉirkaŭmonda Karavano» prepariĝas al la starto!

Sur la foto de maldekstre: V.Soroka, R.Corsetti kaj M.Lineckij

Text Box: La 3-an de majo 2006 en la Nacia muzeo “Ĉornobil” estis prezentita projekto, kiu havas la nom­on Ĉirkaŭmonda Kara­vano  “INTERKULTURO”. 
La Ceremonion ĉeestis reprezentantoj de la ŝtatorganoj, ambasadoroj de Irano, Uzbekio kaj de Kroatio, kultur- kaj artfun­kciuloj, ĵurnalistoj. La albumoj, kiuj enhavas priskribon de la Karavano estis enmanigitaj al la Prezidanto de UEA s-ro Re-nato CORSETTI, al la Prezidanto de Pola EA 
s-ro Stanisław MANDRAK kaj al Popola artisto de Ukrainio s-ino Raisa NEDAŜKIVSKA.
Ĉi tiu eksterreligia, libera de politiko kaj komerco in-form-kleriga ago startos post tri jaroj kaj pasos tra pli ol 100 landoj. Ĝi estas destinita fortigi  pacon inter la popoloj per reciproka inter­ŝanĝo per kulturaj valoraĵoj,  klarigis al la ĉeestintoj iniciantoj de la projekto – membroj de Inter­nacia unuiĝo “GAUDEAMUS”.     
Kompreni unu la alian por reprezentantoj de diversaj na-cioj, kredoj kaj politikaj kon-vinkoj, laŭ ideo de organi-zantoj de la ago, helpos pli ol 20 festivaloj, ekspozicioj kaj koncertoj, kiujn enkadre de la Karavano estas planataj oka-zigi sur urbaj placoj. Krom tio famaj kulturagantoj kaj peda-gogoj prezentos por la spek-tantoj majstro-klasojn, ren-kontiĝos kun junularo kaj in-fanoj kun ties gepatroj, gvidos seminariojn, “rondajn tablojn” kaj gazetarajn kon­fe­rencojn. En Kievo la programo komen-ciĝos ĉi septembre: dum tiuj tri jaroj en la ĉefurbo, prome-sas la organi­zantoj, oni ne enuos.
- Kial Vi decidis okupiĝi ĝuste pri Esperanto? – demandis ni s-ron Vladimir SOROKA, gvidanton kaj ĝene­ralan produktoron de la pro­jekto Karavano “Interkulturo”.
- Percepti kulturon de alia popolo por plimulto de la homoj malhelpas fremda ling­vo, precipe, se oni konsideras tiun kiel lingvo de “malamika” nacio. Ekzemple, en Irano oni neniam konsideris la anglan kiel lingvo de paco, same kiel en aliaj ekskolonioj. La samon eblas diri ankaŭ pri la franca kaj la hispana. Diference de ili, Esperanto garantias egal­rajtan percepton de ĉiuj kul-turoj. Krome, ĝi estas pli fa-cile lernebla kompare kun naciaj lingvoj.
- Kiel Vi pensas, ĉu povus Esperanto fariĝi oficiala lingvo de Eŭropa Unio?
- Mi ne ŝatas fari progno­zojn, sed, sincere di­ra­nte, mi estis agrable surpri­zita, kiam eksci-is, ke aŭguste de la 1999 jaro 127 eŭropar­la­mentanoj el 600 t.e. 20,8%, skribe aprobis la ideon uzi facilan kaj demok-ratian Esperanton.
- Kiom da tempo bezonas “averaĝa” homo por ellerni Esperanton kaj kie tion eblas fari?
- Komence ni proponas 1-3
tagan gramatikan prepar-kurson, poste – specialan paroligan kurson, kiu nomiĝas “Septima” – en ĝi oni lernas la lingvon po 7 lerno-horoj tage dum 7 tagoj. Tio sufiĉas por ekparoli en Esperanto. Inter-alie, pri tiu rekordo ekintere-siĝis re­pre­zentantoj de la Guinnes-libro.
- Kiom kostas la kurso?
- Antaŭ nelonge ni inter-konsentis kun la kultur-kleriga fonduso “Laŭ voko de koro” ke studentoj pagos por la tuta kurso 572 hrivnojn (ĉirkaŭ $113), por ĉiuj aliaj ĝi kostas duoble pli. Ĉiumonate ĝia kosto kreskas je 52 hrivnojn
por studentoj kaj duoble pli por aliaj. Tamen ĉiu havas eblecon helpi al internaciaj movadoj iniciitaj de “GAUDE-AMUS”, ricevante la kurson “Septima” kiel donacon. Ek-zistas ankaŭ la aliaj kursoj, kiuj kostas 40, 50 aŭ 100 hrivnojn, estas eĉ la tute senpagaj. Sed ekparoli tuj eb-las nur post la kurso “Septi-ma”. Interalie, por ĵurnalistoj ĝi kostas nur 300 hrivnojn.
- Atentigo de la ĵurnalo “2000”. Kurso “Septima” jam de 6 jaroj funkcias en Ukrainio. Detalan informon eblas ricevi laŭ telefono: +380 97-780 26 02, en la Interreto: septima@septima7.info. 
www. septima7.info 

Nadeĵda Aleksandrova, 
Gazeto “2000”, Kievo,

 

_____________________________________________________________________________________________________________________________________________

Internaciaj movadoj sur “Majdan”   

 

Internacia Junulara Krea Unuiĝo GAUDEAMUS kune kun Societo por subteno kaj defendo de Ukraina kulturo “ESPERO” enkadre de preparado de Ĉirkaŭmonda Karavano INTERKULTURO kaj enkadre de la projekto de UNESKO “INTERNCIA JARDEKO POR KULTURO DE PACO” lanĉas en centro de Ukrainio projekton “Informia aleo de UNESKO”. La aleo troviĝos en Kievo sur PLaco de Sendependeco 10m. de Centra Poŝtejo kaj konsistos el 5 inform-tabuloj (2m x 3m).

 

Sur la tabuloj planatas respeguli agadon de tri Internaciaj movadoj, iniciitaj de la GAUDEAMUS:

1. “POR DEFENDI NACIAJN LINGVOJN KAJ KULTUROJN”;

2. “POR INFANOJ DE LA PLANEDO – KOMUNAN LINGVON!

3. “POR SUBTENI PROJEKTOJN KAJ REZOLUCIOJN DE UNESKO”

 

Ĵ. Slovaĉevskaja, V. Soroka, A. Kovjazina apud la unuaj movadaj standetoj

Referencoj al Informagentejo de Ĉirkaŭmonda Karavano «INTERKULTURO» kaj al la aŭtoroj nepras.  www.interkulturo.info