|
|

|
Memorando de partoprenantoj de internacia movado “POR DEFENDO DE NACIAJ LINGVOJ KAJ KULTUROJ” Ni, partoprenantoj de Internacia movado “Por defendo de naciaj lingvoj kaj kulturoj”, turnas nin al vi kun insista deziro atenti la aktualan problemon pri konservo de tiu neripetebla diverseco de naciaj kulturoj, kiu estis kreitaj de homaro dum ĝia ekzisto. Moderna civilizacio ne lasas por ni tempon por la pripensado. Lige kun senhalta procedo de la tutmondiĝo ĉiumonate sur nia planedo ĉesas ekzisti unu lingvo, kunprenante por ĉiam neripeteblan kulturan mondon, ligitan kun tiu lingvo. La lingva diversecoestas minacata kaj kune kun ĝi – mejloŝtono, la ĉefa gardilo de tiu bunteco de kulturo kaj diverseco de ĉiuj konsciaj formoj de la vivo. Post disfalo de koloniaj aŭ duonkoloniaj imperioj la mondon dividas inter si kelkaj regionaj aŭ superregionaj lingvoj, senkompate konkurante inter si. Ili perdas propran orignalecon kaj naturecon samtempe lasante neniun ŝancon por lingvoj forŝovitaj al dua- aŭ triaranga pozicio, farante radielsendojn, presadon de libroj aŭ aperigon de gazetaro en tiuj lingvoj simple malprofitaj. Venis la momento, kiam neindiferentuloj devas uniĝi. Unuiĝi konscie, sen ajnaj hezitoj kaj ambicioj por komunhomaj valoraĵoj por konservo de mondo, en kiu ni ĉiuj vivas. Ĉi tiu procedo jam komenciĝis en kelkaj landoj de la mondo, en multaj koroj. Ĝi estas kiel printempa inundo, kiun ne eblas bridi. Ĉiu konscia homo, ĉu gvidanto, ĉu laboristo aŭ studanto, ĉu reprezentanto de la ŝtataj aŭ religiaj strukturoj, politikaj aŭ sociaj organizaĵoj, militservanto, ĵurnalisto, kulturaganto – ĉiu ano de socio havas eblecon kontribui al tiu ĉi savtorento de nova konscio, mizerekordio kaj respondeco ankaŭ ties parton de laboro kaj menso. Aliĝu al Internacia movado “Por defendo de naciaj lingvoj kaj kulturoj” ! |