La homoj, vestitaj en nigraj kaj grizaj kostumoj, en blankaj ĉemizoj kun nigraj kravatoj, en blankaj paperaj maskoj kaj kontraŭsunaj okulvitroj, portis la sloganojn: "Anstataŭ bildgalerioj estu bordeloj!", "For la kulturon!", "Ni detruu historiajn monumentojn!", "Ĉio estas vendata!", "Sinjoroj postenuloj, ne cedu al provokoj de la honesto!", "Ni transformu Kievon al Las Vegas!", "Ni ekstermu straton-artgalerion kune!", "Ni estas nova vizaĝo de Kievo!".  

Fina loko.

Nuntempa procedo de komerciĝo potence influas al formigo de homa valorsistemo. La internacia movado "Naciaj Asembleoj de Bonfaraj Asocioj kaj Teamoj" (NABAT 2020) estas serioze turmentiĝanta pri tiu influo.

 

Pro la tendencoj al ŝanĝo de arkitekt-historiaj aspektoj de kulturaj regionoj de mondaj ĉefurboj kaj monavideco kaj senkultureco de la postenuloj, en Kievo estas minaco pri neniigo de historia parto de St.Andrea deklivstrato – krespirita "koro" de ukrainia ĉefurbo.

 

Celante atentigi al la tendenco kaj al nuna situacio, la 24 de aŭgusto 2007 en la tago de la Sendependeco de Ukrainio, tra centraj stratoj de Kievo pasis Teatreca manifestacio por subteno de la kulturo kaj de la St.Andrea deklivstrato.

Lige kun tio horon antaŭ komenco de la manifestacio, sur loko de ĝia kolektiĝo apud domo de Ministerio pri eksteraj aferoj, far internacia ĵurnalista movado "PURAJ KANALOJ" estis organizitaj NON STOP-intervjuoj kun oficialaj reprezentantoj de la ŝtatoj, kun sciencistoj kaj la kulturagantoj.

 

Organizantoj de la ago:

La internacia movado NABAT 2020 kune kun internaciaj movadoj: "POR SUBTENO DE LA NACIAJ LINGVOJ KAJ KULTUROJ", "POR SUBTENO DE PROJEKTOJ KAJ REZOLUCIOJ DE UNESKO", kaj de Socia komitato por savo de kultura medio de Kievo "KULTURO KONTRAŬ VANDALISMO" kun subteno far internacia ĵurnalista movado "PURAJ KANALOJ".

PARTNERECO EN UKRAINIO

CONSISTO de

ORGANIZA KOMITATO

PREPARADO EN UKRAINIO

INTERNACIAJ  MOVADOJ

JAROJ 2005-2007  >>>

INTERNACIA NIVELO

NACIA NIVELO

UKRAINIO

INTERNACIA RETO
de INFORMAJ AGENTEJOJ

JAROJ 2008-2009  >>>