RAPIDA raporto64

enkadre de internacia movado

POR SUBTENO DE PROJEKTOJ KAJ REZOLUCIOJ DE UNESKO

 

22 de OKTOBRO

SUBSKRIBO DE MEMORANDO PRI KOMPRENO INTER

REPREZENTANTOJ de UNo en Ukraino kaj internacia bonfara fonduso "ukrainio 3000"

Informagentejo de Ĉirkaŭmonda Karavano "INTERKULTURO" en Ukrainio (044) 5876297   www.interkulturo.info

La 22-an de oktobro 2007 s-ro Frensis O'Donnell, Konstanta Regiona Kunordiganto de UNo en Ukrainio kaj s-ino Katerina Juŝĉenko, Estro de Observa Komitato de Internacia Bonfara Fonduso "Ukrainio 3000" subskribis  Memorandon pri kompreno inter Reprezentanto de UNo en Ukrainio kaj Internacia Bonfara Fonduso "Ukrainio 3000" enkadre de iniciato de Globala Kontrakto en Ukrainio.

 

Celo de la Memorando estas kontribui al kunlaboro de la flankoj pri edukado kaj evoluo de homoj, sociala adaptigo de junularo, egaleco inter la generacioj, sociala solidareco kaj respondeca civitanaro. Kiel unu el la ekzemploj fariĝos realigo de la projekto "Trezorejo de Viva Heredaĵo", kiu iĝis ebla dank’ al inform-teknologia disvolvo. La firmao "ІNTEL Ukrainio" fariĝos partnero de la projekto. La projekto antaŭvidas fondon de elektronikaj komunumoj por kolektado kaj pridiskuto de realaj historioj el la vivo en WEB-socio, tiumaniere transdonante valoraĵojn kaj sciojn inter la generacioj.

 

UNo en Ukraino kaj la Fonduso "Ukrainio 3000" kunlaboros ankaŭ pri organizado de komunaj naciaj kaj internaciaj forumoj, pri la Tutmonda Kleriga Samito en Arteko kaj pri Internacia Humanisma Forumo "Renesanco, novigo kaj evoluo de homo".

 

En la ceremonio de subskribo de la Memorando al la Internacia Bonfara Fonduso "Ukrainio 3000" estis enmanigita Certifikato de subskribanto de Globala Kontrakto de UNo.

 

  Dank’ al subskribo de la Memorando estas espero, ke sociaj projektoj en Ukrainio baldaũ ricevos pli altan statuson kaj iĝos pli fortaj.

 

******

Internacia Bonfara Fonduso "Ukrainio 3000" estas sendependa neregistara, senprofita bonfara organizaĵo, fondita en Kievo en la jaro 2001 de Viktor Juŝĉenko. Ekde la jaro 2005  estras ka Observantan Komitaton de la Fonduso s-ino Katerina Juŝĉenko.

Misio de la Fonduso – krei bonon kaj aligi al tio aliulojn. Celo de la Fonduso – atentigi la socion pri la plej gravaj problemoj, kiujn ne eblas solvi je kosto de la ŝtataj programoj, renovigi kaj vastigi ideojn de bonfareco kaj mecenado en la socio.

 

Pli detale:  

www.un.org.ua

http://www.globalcompact.org.ua/ua/press/news/92