INTERNACIA sperto
de organizado de LF

printempa  Tutukrainia 
Lingva Festivalo

LF en 2008 jaro

Ĉu vi vidas, kiel mallarĝiĝas rondo de lingvoj en nia vivo? Tamen kun «rondo de lingvoj» maldisvastiĝas «rondo» de niaj scioj, nocioj pri aliaj popoloj, kulturoj, landoj, pri tuta mondo. Do, perdante ilin, ni perdas komprenon kaj estimon de diverseco kaj unikeco de nia mondo. Pro tio aperas naciismo, ŝovinismo... Homoj ekpensas, ke ili estas plej bonaj inter aliaj. Kompreneble, ĉi tio danĝeras.

 

Multaj metodoj ekzistas, por helpi al homoj ekvidi, eksenti unikecon de la mondo. Unu el ili estas Lingvaj Festivaloj!

 

Kio estas "Lingva Festivalo"?

Lingva Festivalo estas festo de lingvoj, festo de internacia komunikado, kie ĉiuj lingvoj kaj popoloj estas egalaj kaj respektindaj.

 

Celoj

Festivalo celas konatigi partoprenantojn kun unikeco kaj diverseco de lingvoj en la mondo kaj pere de tio stimuli intereson al lernado de lingvoj.

 

Disvastiĝo

Lau nia kono, Lingvaj Festivaloj sub diversaj nomoj tradicie okazas:

en Francio: Toulouse (1987-2000),Tours (1995-2000)

en Rusio: Ĉeboksari (1996-1999),Ivanovo (1999)

en Finnlando: Juvaskula (1997)

en Luksemburgio: Luxembourg (1998-1999)

en Usono: Illinois (1999)

en Belgio: Bruxelles

en Irlando: Dublin.

en Belgio: Antwerpen,

en Rusio: Moskva, Sankt-Peterburg,

en Ukrainio: Berdjansk.

Kion fari, se vi volas organizi

LF en via urbo? - ideoj.

Ĉu al vi plaĉas ideo de Lingva Festivalo? Se jes- kial ne organizi ĝin en via urbo memstare? Tio tute ne estas tiom komplika, kiel ŝajnas. Ni provos listigi kelkajn plej gravajn momentojn de la organizado kaj eblajn ideojn pri ties realigado.

Kion vi bezonas por LF?

 

· Instruistoj

· Ĉefaj partoprenantoj

· Loko

· Tempo

· Dauro

· Programo:

1. generala programo

2. standoj

3. lingvoprezentoj

                

 

Preparado:

· organiza teamo

· planado

· provizora programo

· ĝeneralaj aferoj

· ejo

· instruistoj

· informado:

1. informiloj

2. laboro kun amaskomunikiloj

3. informa sponsoro

4. antaũa programo

· financoj:

1. financa flanko de LF

2. buĝeto

3. eventualaj fontoj de monrimedoj

4. kiel malplialtigi elspezojn

5. kunlaboro kun aliaj organizoj

 

Instruistoj

Dum Lingvaj Festivaloj ne nepre specialistoj devas prezenti lingvojn. Por la publiko povas esti pli interese komuniki kun denaskaj parolantoj. Eventualajn instruistojn vi povas serĉi en kulturaj centroj, kiuj ekzistas en via urbo, universitatoj aũ eĉ pere de konatuloj.

 

Ĉefaj partoprenantoj (publiko)

Tiuj povas esti:

· Lernantoj.

· Studentoj.

· Instruistoj pri lingvoj.

· Interesitoj pri lingvoj.

 

Por trovi ilin vi povas:

· doni informon pri la LF al lokaj amaskomunikiloj (rig. informado)

· organizi antaũan programon en lernejoj ( rig. informado)

· disdoni biletojn en urbaj lernejoj

 

Loko

Por sistemo kun standoj:

Iu palaco, lernejo au alia ejo kun granda halo au placo. Tuluza festivalo tradicie okazas sur la ĉefa placo de la urbo.

 

Por sistemo kun prezentoj:

Iu palaco, lernejo au alia ejo:

· kun sufiĉa kvanto de klasĉambroj (de 15 ĝis 30 (depende de la kvanto de lingvoj, prezentoj, partoprenantoj)),

· kun sufiĉe granda halo por solena (mal)fermo, koncertoj, konkursoj (kvanto de sidlokoj dependas de kvanto de partoprenantoj (de 100 ĝis 1000)).

·  

Pli bone, se la ejo rilatas al lernado / studado. Ĉi okaze organizantoj ne havas problemojn kun lerniloj (pli-malpli egalaj klasĉambroj, ekipitaj per tabuloj, kasediloj, video-kasediloj ks). Gravas ankau etoso de lernado / studado.

 

Tempo

En Francio Lingvaj Festivaloj tradicie okazas printempe (en Tours - marte, en Toulouse - junie).

En Rusio (Ĉeboksari) Festivaloj estas organizataj autune (en 3-a semajnfino de oktobro). Autune komenciĝas nova lerneja jaro kaj potencialaj partoprenontoj psikologie pretas strebi al io nova, nekonata. Krom tio organizantoj havas sufiĉe da tempo por prepari la festivalon post la someraj ferioj kaj ktp.

 

Se la ĉefa celpubliko estas lernantoj kaj studentoj, tiam por Lingva Festivalo pli bone elekti semajnfinon, kiam ili havas pli multe da eblecoj partopreni.

 

Dauro

En Toulouse oni organizas unutagan festivalon; en Tours, Ĉeboksari - dutagan (ĉar prezentoj postulas pli multe da tempo, dauro de LF ankau dependas de fortoj de la organiza teamo).

En Ĉeboksari ankau ekzistas antaua programo (preskau dum 1 semajno), kiam en universitatoj, lernejoj, bibliotekoj, kulturaj centroj okazas renkontiĝoj de eksterlandanoj, instruistoj de la Festivalo kun studentoj, lernantoj kaj diversaj konkursoj, prelegoj, ekspozicioj...

Ĉe amaskomunikiloj aperas specialaj programoj lautemaj, intervjuoj, koncertoj, konkursoj ks.

 

http://www.esperanto.org/tejo/lf/

UTILA  INFORMO pri LF

KULTURAJ 
LINGVO – FESTIVALOJ

en ŝtatoj-membroj de UNo
dum la jaro 2008

PARTNERECO EN UKRAINIO

CONSISTO de

ORGANIZA KOMITATO

PREPARADO EN UKRAINIO

INTERNACIAJ  MOVADOJ

JAROJ 2005-2007  >>>

INTERNACIA NIVELO

NACIA NIVELO

UKRAINIO

INTERNACIA RETO
de INFORMAJ AGENTEJOJ

JAROJ 2008-2009  >>>